Jean Balliman

franca esperantisto

Jean BALLIMAN (baliman) (2-a de majo 1876 en Parizo – ? ) estis franca esperantisto kaj komercisto. Li estis prezidento de la vitrovendistoj en Francio. Direktis gazeton Paris-Esperanto ĝis 1914. En 1905 fondis sekcion komercan kun delegitoj en tuta Francio sed tiu provo montriĝis trofrua. Post la milito eldonis gazeton France-Esperanto. Direktas Asocion Esperanto et Commerce. Trad.: Francaj Poezioj 1922; Maitre Pathelin, farso de la 15-a jarcento, 1922.

Jean Balliman
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1876 (1876-01-01) (148-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkoj redakti

 
 Kolekto de 15 bele tradukitaj poezioj de Ch. d’Orléans, Ronsard, J. du Bellay, Malherbe, M. Régnier, La Fontaine, Voltaire, A. Chenier, Arnault, Millevoie, Arvers, V. Hugo. — Per sia libreto la aŭtoro prezentas al la Esperantaj poetoj novan metodon de versfarado, kiu ĉefe celas kiel eble plej fidele repro­dukti en Esperanto la principojn kaj karakteron de originale en Franca lingvo verkitaj poemoj. 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)