Johano Bolando

(Alidirektita el Jean Bolland)

Johano Bolando, (latine Joannes Bollandus, france Jean Bolland, naskita 18 aŭgusto 1596 apud Lieĝo – mortinta 12 septembro 1665 en Antverpeno) estis jezuito kaj eminenta romkatolika hagiografiisto.

Johano Bolando

La ĉefa atingo de Bolando estas la kompilo de la unuaj kvin volumoj de la latinlingva Acta Sanctorum (Vivoj de la Sanktuloj), aranĝita laŭ la ordo de la liturgia jaro, serio kiun daŭrigis ĝis 1940 la adeptoj de lia historia metodo, nomataj bolandanoj.

En la jaro 1612ª li aliĝis al la Jezuita ordeno, en la 1625ª li pastriĝis.