Jenő Diénes
DIÉNES Jenő, de:neŝ, plumnomo Jenő bácsi estis rumania hungara porjunulara verkisto naskita en Kézdivásárhely la 6-an de aŭgusto 1876 kaj mortinta en Târgu Secuiesc la 8-an de junio 1946. Li estis la patro de Zsombor Diénes kaj pli juna frato de Ödön Diénes.
Jenő Diénes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1876 en Târgu Secuiesc |
Morto | 8-an de junio 1946 (69-jaraĝa) en Târgu Secuiesc |
Familio | |
Infano | Zsombor Diénes |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Kariero
redaktiJenő Diénes pristudis arton en Budapeŝto, doktoriĝis pri juro en Koloĵvaro kaj li malfermis advokatoficejon en Kézdivásárhely. En 1903 li estis unu el fondintoj de la semajngazeto Székely Újság, kaj li estis ĝia redaktoro dum la unua mondmilito. Li estis ano de la KZST. Liaj fabeloj, rakontoj aperis en Cimbora, Keleti Újság, Székelyföld, Zord Idő, Pásztortűz.
Verkoj
redakti- Magduska meséskönyve, Kézdivásárhely 1921, 1922,
- Buksi viselt dolga en Brassói Lapok,
- Nagyenyedi diákélet a XIX. század végén (Kv. 1924).