Jerkcity estas anglalingva reta bildliteraturo publikigata ĉiutage ekde la 17-a de aŭgusto 1998 de kreinto Michael Lopp, ankaŭ konita kiel "Rands", kaj diversaj aliaj kontribuistoj. La fonoj de Jerkcity kaj la aspekto de ĝiaj rolantoj generiĝas per la forlasita programo Microsoft Comic Chat, kiu enhavas la desegnaĵojn de Jim Woodring.

Jerkcity enhavas preskaŭ nenian evoluadon de siaj rolantoj, rakontecon, nek kontinuecon. La ĉefaj temoj inkluzivas drinkadon, la misuzon de drogoj, sinmasturbadon, mizoginecon, samseksemajn kaj/aŭ gejfobiajn agadojn, manĝegemecon, kacajn ŝercojn kaj la komputilprogramadon. La dialogo estas ofte absurda, sensenca kaj/aŭ obscena.

Estas strio de Jerkcity tradukita Esperanten. Esperanto ankaŭ estas termino en la terminaro de Jerkcity, difinita kiel "falsa lingvo, kiun neniu parolas".[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti