Jerly Lyngdoh (naskiĝinta en 1983) estas homo el Barato, kiu vivas en korpo de malgranda infano. Lyngdoh aspektas kiel kia ajn dujara infano, sed ĝis kiam li ne malfermos la buŝon. Li havas en ĝi du vicojn de plenkreskulaj dentoj.

La dudeksesjara Jerly Lyngdoh en brakumo de sia patrino

En la aĝo, kiam la viroj naskigas infanojn, Lyngdoh estas "malliberigita" en la korpo de malgranda infano. En tiu ĉi periodo li havadas malsanojn, kiujn kutime suferas dekmonatajn ĝis dekdumonatajn infanojn. Lyngdoh mezuras 81 centimetrojn kaj pezas dek kilogramojn.

Pediatroj el urbo Ŝillong pensas, ke tio estas kazo de malsaniĝo de hipofizo kondukanta al malforta sekreco de kreskaj hormonoj. Tio estas la kazo mala al antaŭfrua maljuniĝado, Jerly estas raraĵo.

Jerly havas ses gefratojn, sed tiuj estas tute sanaj. Liaj gepatroj indikis nenian abnormalaĵon post la naskiĝo de Jerly, sed laŭ lia patrino Jerly suferis certan formon de epilepsio, kiam li estis eble kvarmonata.

La gepatroj de Jerly estas malriĉaj, tial ili iris al popola kuracanto. La ceteraj familianoj volis, ke ili senigu de Jerly, ĉar li povas alporti malbenon, sed la patrino rifuzis tion.

Nur karitata organizo certigis por Jerly deksepmonatan kuracadon kaj poste li estis transdonita al malsanulejo en Ganeŝo. Laŭ kuracistoj Jerly estas tute dependa de sia patrino.