La Jerusalema Leĝo (en hebrea:חוֹק יְסוֹד: יְרוּשָׁלַיִם בִּירַת יִשְׂרָאֵל‎, en araba: قانون القدس‎) estas komuna nomo de la "Baza Leĝo: Jerusalemo, Ĉefurbo de Israel", aprobita de la Kneset la 30an de julio 1980 (17a de Abo, 5740).

Kvankam la leĝo mem ne uzas la terminon, la Israela Suprema Tribunalo interpretis la leĝon kiel efektiva aneksigo de Orienta Jerusalemo.[1] La Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kondamnis la klopoditajn ŝanĝojn en la statuso de Jerusalemo kaj konsideris la leĝon "nula kaj vakua" per la rezolucio de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj numero 478.

La Jerusalema Leĝo diras, ke "Jerusalemo, kompleta kaj unuiĝinta, estas la ĉefurbo de Israelo" kaj la urbo servas kiel la sidejo de la registaro, la hejmo de la prezidenta loĝejo, registaraj oficejoj, supera kortumo, kaj parlamento. La sekureca rezolucio 478 de la Unuiĝintaj Nacioj (20-a aŭgusto 1980; 14-0, Usono sin detenis) nuligis la Jerusaleman Leĝon kaj alvokis, ke membraj ŝtatoj fortiru siajn diplomatiajn misiojn el Jerusalemo. Krom Israelo kaj, ekde decembro 2017 pro decido de Donald Trump, Usono, neniu membra lando de la Unuiĝintaj Nacioj rekonas la Jerusaleman Leĝon (vidu Kellerman 1993, p. 140) kaj ili tenas siajn ambasadejojn en aliaj urboj kiaj Telavivo, Ramat Gan, kaj Herzlija (vidu la CIA Faktlibro Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine kaj Mapo de Israelo).[2][3]

Notoj redakti

  1. Eyal Benvenisti (23a de Februaro 2012). The International Law of Occupation. OUP Oxford. pp. 205–. ISBN 978-0-19-958889-3.
  2. United Nations News Centre. "Jerusalem must be capital of both Israel and Palestine, Ban says", 28-a de oktobro 2009. Kontrolita 30-a de julio 2015.
  3. ''Basic Law: Jerusalem, Capital of Israel''. Knesset.gov.il. Alirita 14-a de oktobro 2013.