Jerzy Talkowski (naskiĝis la 29-an de septembro de la jaro 1934 en Sosnowiec) – pola ekonomikisto, municipano, politikisto, dum tri periodoj la Urbestro de Dąbrowa Górnicza, granda Esperanto-amiko[1].

Biografio redakti

Abituriento de la Absolwent 1-a Liceo en Dąbrowa Górnicza. En la jaro 1956 finis la Ekonomikon de Industrio en la Universitato en Katowice

Dum la jaroj 1956 ĝis 1981 li laboris en la ferfandeja industrio, kiel sekci-estro en la Ferfandejo FERRUM kaj poste en la Ferfandejo BANKOWA ambaŭ en la urbo Dąbrowa Górnicza. Dum la jaroj 1973 - 1982 li estis la vicprezidanto kaj poste la prezidanto de la Urba Konsilantaro Dąbrowa Górnicza.

Dum la jaroj 1982 ĝis 1983 li estis urbestro de Dąbrowa Górnicza. Poste ĝis la jaro 1990 li estis Ĝenerala Direktoro de la Ripar-entrepreno de la Medicin-ilaro en la urbo Bytom. Dum la jaroj 1990 - 1991 li denove estis elektita kiel Urbestro en Dąbrowa Górnicza. Samtempe dum tridek jaroj li estis instruisto en la lokaj mezlernejoj. Mandaton de la ano de la Urba Konsilantaro li plenumis ĝis la jaro 2002.

Dum la unuaj senperaj balotoj en Pollando, en la jaro 2002 li denove estis elektita la Urbestro de Dąbrowa Górnicza, venkante kun la kandidato de maldekstrularo[2].

Distingoj redakti

La ŝtataj ordenoj: La Ora Kruco de Merito, Kavalira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando, La Medalo de la Nacia Eduk-Komisiono. Li estas ano de la Ĉefa Teknika Organizaĵo de Pollando kaj ano de la Pola Societo de Ekonomiistoj plenumante gravajn postenoj en tiuj organizaĵoj.

Esperanto redakti

Li estas granda Esperanto-amiko. Kiam li estis Urbestro li donis senpagan E-sidejon por la lokaj esperantistoj kaj Jerzy Antoni Walaszek gvidis kelkajn Esperanto-kursojn. La 8-an de oktobro 2013 li aktive partoprenis la vernisaĝon de la Senata Ekspozicio en Sosnowiec okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj ankaŭ li invitis la Ekspozicion al sia urbo Dąbrowa Górnicza por la novembro 2013.

Notoj redakti

  1. url=http://miasta.gazeta.pl/katowice/1,35054,1189344.html[rompita ligilo] Prezydent Dąbrowy Górniczej Jerzy Talkowski, gazeta.pl, 3 grudnia 2002
  2. Serwis PKW – Wybory 2002