Jezo

eksa nomo de Hokajdo kaj Saĥaleno

Jezo[1] (japane 蝦夷) estas historia nomo de la landoj kaj gentoj nordaj de la Japania ĉefinsulo Honŝuo, konsistanta el la insuloj Hokajdo, Saĥaleno ktp.

EtimologioRedakti

La nomo Jezo (えぞ) devenas de la ajnua vorto エンジュ Enzyu “homo”. La ĉinaj skribsignoj uzataj por tiu nomo estas 蝦 “salikoko” + 夷 “barbaro”. En la moderna japana lingvo, la unua konsonanto j foriĝis kaj la nomo estas nuntempe prononcata kiel Ezo, sed erudicia literaturo ankoraŭ ofte uzas la arkaikan prononcon, ekzemple en specinomoj Fragaria yezoensis, Porphyra yezoensis, Mizuhopecten yessoensis.

HistorioRedakti

En la landoj de Jezo origine setlis la ajnuoj. En la 15-a jarcento, la ŝoguno Tokugaŭa Iejasu permesis la nobelan familion Macumae (松前) regi la nordajn Jezoajn landojn; tiel eksetlis japanoj en Jezo. La japanaj setlejoj nomiĝis Ŭajinĉi (和人地, “japanlando”), distinge de la Jezoĉi (蝦夷地, “Jezolando”).

Eŭropanoj ekkonis Jezon per la libro Ilustrita Priskribo de la Tri Landoj (三国通覧図説, Sangoku Cūran Zusecu), eldonita en Japanio en 1785, enportita en Eŭropon de Isaac Titsingh en 1796.

 
Registarejo de Respubliko Jezo

En 1869, la Japania registaro oficiale anstataŭigis la nomon Jezo per la ankoraŭ uzata Hokajdo. Responde al tiu, kelkaj Jezoanoj provis fondi la demokratian Respublikon Jezon (蝦夷共和国), sed ilia provo fiaskis. Nun la nomo estas nur historie uzata.

PiednotojRedakti