Jiří LAUBE (naskiĝis la 19-an de januaro 1923 - mortis la 18-an de septembro 2009) estis ĉeĥa esperantisto, multjara aktivisto de scienc-teknika sekcio, honora membro de ĈEA.

Jiří Laube
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1923 (1923-01-19)
en Klapý
Morto 18-an de septembro 2009 (2009-09-18) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1942 li abiturientiĝis. Post la milito li enskribiĝis en la universitaton, sed en la jaro 1948 li estis el la studado eligita pro sia malkontento pri komunisma ŝtatpotenco. Pro ĝi li estis en kvindekaj jaroj areste punita, post elarestigo li laboris kiel laboristo. En la movado li ekaktiviĝis en 1970 membriĝinte al ĈEA.

Li fondis la Esperanto-klubon en la urbo Roudnice, kie li loĝas. Al liaj ĉefaj intereskampoj en la movado apartenas religia agado - aparte la ekumenia penado - kaj organiza kaj faka laboro en scienco kaj tekniko. Dudek jarojn li plenumis funkcion de sekretario de scienc-teknika sekcio de ĈEA. En tiu periodo la sekcio atingis bonajn rezultojn kaj realigis altnivelajn fakajn seminariojn, kunsidojn kaj renkontiĝojn. J. Laube ankaŭ instigis aperon de kelkaj fakaj eldonaĵoj. Notindas ankaŭ liaj klopodoj utiligi Esperanton en internaciaj interurbaj kontaktoj kaj ankaŭ en diversaj neesperantistaj movadoj en Ĉeĥio.

Verkoj redakti

  • Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj (KAVA-PECH, 2007)
  • Kulturní integrace Evropy? Ano, ale jen cestou demokratické symbiózy kultur (la samo ĉeĥlingve)

Eksteraj ligiloj redakti