Jiangyou estas pitoreska historia kultura urbo situanta en la nordo de Sichuan-provinco. En tiu bela loko naskiĝis la granda ĉina poeto Li Bai.

Jiangyou
county-level city
Administrado
Poŝtkodo 621700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 762 140  (2010) [+]
Loĝdenso 280 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 47′ N, 104° 44′ O (mapo)31.77613104.74063Koordinatoj: 31° 47′ N, 104° 44′ O (mapo) [+]
Areo 2720,86 km² ( 272 086 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jiangyou (Ĉinio)
Jiangyou (Ĉinio)
DEC
Jiangyou
Jiangyou
Situo de Jiangyou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jiangyou [+]
vdr

La 22-26-an de septembro de 2001 en Jiangyou oni okazigis aktivadon por festi la 1300-an datrevenon de lia naskiĝo. Multaj erudiciuloj, fakuloj, famaj aktoroj kaj turistoj venis al la loko por ĉeesti la aktivadon.

Li Bai (701-762), alinome Li Taibai, naskiĝis en Tang-dinastio. Dum sia vivo de 61 jaroj li verkis multajn poemojn, kiuj estas rigardataj kiel gemoj en la ĉina literatura trezorejo. Lia patro estis alte klerigita en literaturo kaj la bona familia deveno kaj socia medio influis lin. En sia knabeco li jam montris geniecon en literaturo. En la juneco li ŝatis skermadon kaj muzikludadon. Tiuj hobioj riĉigis lian vivon kaj sciojn.

Jiangyou nutris la poeton kaj la lokanoj bone koservas lian domon kaj regule kultas lin. Oni restarigis pli ol 30 ruinojn rilate liajn naskiĝon, lernadon, pentradon, versoverkadon k.a.

Dum la aktivado la Muzeo de Li Bai unuafoje eksponis milojn da aktikvaĵoj, belaj ŝtonoj, kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj de famuloj en la historio. En la unua tago de eksponado pli ol 3000 homoj vizitis la muzeon. En nebula pluvo, ĝuante muzikon de antikva muzikilo, la vizitantoj pririgardis la verkojn de famuloj kaj estis profunde infektitaj de la densa kultura atmosfero.

Inaŭguro de monumento de Stelearo de Taibai puŝis la aktivadon al la kulmino. En 2001, Sichuan-provinco kaj Jiangyou pagis 50 milionojn da juanoj por konstrui la Stelearon de Taibai. En la areo de 20 hektaroj staras 1500 steleoj dividitaj en 5 kategoriojn lau la stiloj de la poemoj de Li Bai.

1300 jaroj pasis post la 701-a jaro, en kiu naskiĝis Li Bai. Grandaj ŝanĝiĝoj okazis al Jiangyou, ke ĝi jam fariĝis nova industria kaj turisma urbo.

Surbaze de abundo da riĉfontoj, la popolo de Jiangyou starigis la industrian sistemon kun metalurgio, fuelo, maŝinfarado, kemiindustrio kaj tekstilado kiel la ĉefaj punktoj. Krome, en Jiangyou funkcias termoelektrejo plej granda en la sudokcidento de Ĉinio. La pokapa jara enspezo de la urbanoj atingis 6150 juanojn (8.3 juanoj = 1 usona dolaro). Samtempe Jiangyou estas unu el la 100 urboj kun plej bona financo.

Jiangyou havas ne nur abundon da produktaĵoj, sed ankaŭ multajn pitoreskejojn. En Jiangyou estas tri provincnivelaj pitoreskejoj inkluzive de Doutuan-monto. Krome ĝi estas nepra trapasejo al la pitoreskejo Jiuzhaigou, enlistigita de Unesko kiel monda natura heredaĵo. En la unuaj 7 monatoj de 2001 jam miliono da homoj vizitis Jiangyou.