Jiskairumoko
setlejo en Peruo
Jiskairumoko estas antaŭ-kolumba arĥeologiejo proksime al la lago Titikako, 54 km sudoriente de Puno, Peruo, en alto de 4.115 m. Oni tie malkovris 4000-jarajn oraĵojn, plej malnovajn de Ameriko. La prilaboro de la kruda oro okazis per martelo, la platigita oro estis rulita al cilindroformo.
Jiskairumoko | ||
---|---|---|
setlejo, arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 16° 12′ 40″ S, 69° 45′ 50″ U (mapo)-16.21111111-69.76388889Koordinatoj: 16° 12′ 40″ S, 69° 45′ 50″ U (mapo) | |
Estiĝo | -3000 | |
Horzono | UTC-05:00 [+] | |
Jiskairumoko | ||
Vikimedia Komunejo: Jiskairumoko [+] | ||
La loko estis malkovrita fare de Mark Aldenderfer en 1995 dum piedirado ĉe rivero Ilave. Samjare okazis la unuaj elfosaĵoj.