Joachim Schulze
germana ĵurnalisto
Joachim SCHULZE (1939 - 10-a de januaro 2000 en Lepsiko) estis germana ĵurnalisto kaj grafikisto.
Joachim Schulze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1939 |
Morto | 10-an de januaro 2000 (61-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • fotisto |
Li estis dum pli ol jardeko aktiva membro de la Centra Estraro de GDREA kaj de la organizaĵo en Lepsiko, kie li kunorganizis multajn el la famiĝintaj Internaciaj Foiraj Esperantistaj Renkontiĝoj (IFER). Li redaktis la revueton Saksa Kuriero (1984-90) kaj aperigis novelaron Hunda vivo (1987).