Saksa Kuriero

Saksa Kuriero 5-1987

Saksa Kuriero estis esperantlingva revuo, kiu aperis inter la jaroj 1984 kaj 1990 en la tri sudaj distriktoj de Germana Demokratia Respubliko, kiuj ekde la jaro 1990 denove konsistigas la germanan federacian landon Saksio. Ĉefredaktoro estis Joachim Schulze. La eldonaĵo aperis kadre de GDREA, sed permesis al si relative grandan politikan liberon, en ŝtato kiu tendence tre kontrolis opiniesprimojn.

Saksa Kuriero 6-1987