Johano-preĝejo (Themar)

La monumentprotektita[1] Johano-preĝejo (germane: Johanneskirche) estas protestantisma kirko en Themar, Germanujo.

Johano-kirko

Detaloj redakti

Krom la ĉefa kaj centra Bartolomeo-kirko la protestantoj de Themar tenadas ankoraŭ duan kirkon, ĉe la tombejo. Ĝia origino estis en Supra kirko ĉe la rando urba en la direkto de Hildburghausen. Tiu ĉi kirko menciitis en 1492 en dokumento kie temas pri meslegadmendo de la nobelo Fritz von Bibra. En 1588 ĝi ŝanĝiĝis je tombeja kirko (Gottesackerkirche) kaj konsekritis en 1598. Ĝi ne nomitis por sanktulo sed por la unua ĉetombeje entombigita ulo, Johannes Horschuch, pro kio ĝia alternativa nomo estis Hornschuch-kapelo. Restoj de gotikaj fenestroj kaj muraro ĝis hodiaŭ klare videblas. Temas pri domo el kvadroŝtonoj kun brika selotegmento. En 1980/81 ĝi restaŭritis fare de aktivuloj de la komunumo kaj ricevis benkaron kaj hejtilon.

La plej altvaloraj partoj de la meblaro estas altarplato el la 16-a jarcento, predikejo el la fino de la 16-a jarcento kun bildoj kaj gotika tili-ligna krucifikso. Galerioj kun fajna pentrado ĉirkaŭas norde, okcidente kaj sude. Postaltare staras interesige la ambono kun sia ŝtona aliro. En niaj tagoj la Johano-kirko ne plu servas funebre sed reakiris sian malnovan liturgian funkcion dum diservoj. Tamen ankaŭ koncertoj okazas surloke de tempo al tempo. La ejo tre valoras por la komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Kulturentwicklungskonzeption für die Modellregion Landkreis Hildburghausen und Landkreis Sonneberg. Oktobro 2014, p. 31 (pdf).
50.50055555555610.62