Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Johano BESADA [Juan Lázaro Besada Toledo (n. en 1953 en Havano) kuba esperantisto.

Johano Besada
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1952 (1952-11-30) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Diplomito pri Humanismaj Studoj kaj Teologio. Instruisto pri kubaj literaturo kaj historio. Poeto kaj eseisto. Esperantisto ekde 1979. Membrofundinto de la Kuba Esperanto-Asocio. Ofta preleganto en la Esperanto-asocio de sia lando. De li aperis du verkoj en Esperanto: „Meditaĵoj” (1989), la kolekto de etaj rakontoj „Intimaj portretoj” (1994), “Eseoj” (2008), 92 paĝoj, Monda Asembleo Socia (MAS), ISBN 978-2-918300-3-3 kaj “El la korkelo. Kuna Ijob” (2015), 68 paĝoj, Monda Asembleo Socia(MAS), ISBN 978-2-36960-022-0. En la hispana aperis liaj poemaroj „Soliloquios” (Memdialogoj) kaj „Desde mi páramo” (El mia grundo).

Kontribuaĵoj liaj aperis en Monato, Fonto kaj Scienca Revuo kaj en diversaj hispanlingvaj publikaĵoj en Kubo kaj Meksiko. En lia tirkesto kuŝas (komence de 2008) prespretaj, en la hispana, du poemaroj kaj alia verko, „Huellas” (Spuroj).