John Spilsbury (mapisto)
John Spilsbury (1739 – 3a de Aprilo 1769)[1] estis brita kartografo kaj gravuristo. Li estas konsiderata la inventinto de la puzlo. Tio estus okazinta en 1767 por helpi la infanojn lerni geografion. Li kreis puzlojn pri ok temoj - la Mondo, Eŭropo, Azio, Afriko, Ameriko, Anglio kaj Kimrio, Irlando kaj Skotlando.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/89/Spilsbury_jigsaw_-_John_Spilsbury%2C_1766_-_BL.jpg/220px-Spilsbury_jigsaw_-_John_Spilsbury%2C_1766_-_BL.jpg)
Notoj
redakti- ↑ Hannas, Linda. The English jigsaw puzzle, 1760-1890. Wayland, 1972, p. 20 (preview el Google Books)
Eksteraj ligiloj
redakti- John Spilsbury ĉe National Portrait Gallery
- Jigsaw puzzle, 1766 Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine