José María Bernabeu Franco

José María BERNABEU FRANCO (naskita en 1920; mortinta en aprilo 2004) estis hispana esperantisto.

Li fariĝis esperantisto en 1936, kaj senlace aktivis je loka kaj landa niveloj. Li estis prezidanto de la grupo de Callosa de Segura, malgranda urbo kun tre grava esperanta movado.

Li tre aktivis en la sino de Hispana Esperanto-Federacio, kie li estis interalie kasisto. Li ankaŭ tre aktivis en la movado ligita al Sennacieca Asocio Tutmonda, de kiu li estis peranto en Hispanio en la epoko de la diktaturo, kiam la laborista movado estis malbone konsiderita.

Li gvidis multajn kursojn, kaj organizis tre diversajn esperantajn renkontiĝojn.