José Siquara da Rocha

brazila esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

José Siquara da ROCHA [ĵoze' sikŭara da roŝa] estis brazila kuracisto, kiu naskiĝis en Belmonte, la 19-an de marto 1915, kaj mortis en Salvador de Bahio, la 5-an de oktobro 2020. Abituriento pri Scienco kaj Beletro en la Gimnazio Ipiranga, en Salvador. Kuracisto diplomita ĉe la Federacia Universitato de Bahia.

José Siquara da Rocha
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1915 (1915-03-19)
en Belmonte (Bahio)
Morto 5-an de oktobro 2020 (2020-10-05) (105-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Instruisto kaj grava propagandisto de Esperanto en Bahio, D-ro Siquara estis aŭtoro de la jenaj verkoj:

  • Mi Estas la Lumo de la Mondo;
  • La Evangelio en Sonetoj;
  • Dankon Mia Amo;
  • Lirikaj Poemoj.

Aperis verkoj liaj en pluraj poeziaj antologioj.