Aŭstra esperantisto

Josef EDER (naskiĝis 1901 - mortis februare 1993 en Graz (Aŭstrio) estis longtempa loka gvidanto, iama redaktoro de Voko el Stirio.

Post la germana anekso de Aŭstrio en 1938 li savis proprariske la riĉan bibliotekon de la stiria E-societo en sia hejmo.

Lia influo al la loka movado ne estis sentata nur pozitiva, kelkaj atribuas ĝian malprogreson al lia kelkfoje iom stranga agmaniero.