Malfermi la ĉefan menuon

Josef TAUBMANN (1883-1961) estis ĉeĥ-germana esperantisto. Li verkis lernolibrojn por germanaj gimnazioj (1913, 1920) kaj Esperantan Krestomation (1921). Krome li estis redaktoro de la revuo „Marto“.

Josef Taubmann
Taubmann Josef 061 VIII. Universala Kongreso Esperantista – Albumo (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1882 (1882-11-30)
Morto 30-an de novembro 1960 (1960-11-30) (78-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥioGermanio
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr

Post la 2-a Mondmilito li loĝis en la germana urbo Schriesheim, kie li aktivis en la restarigo de la germana Esperanto-movado, ekzemple kiel aŭtoro de informiloj kaj gazetartikoloj. En 1960 li ricevis honorinsignon de Germana Esperanto-Asocio.

Lia filo Horst Taubmann (1934-2017) estis ĵurnalisto kaj kompilis en 1987 okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto tre favoran, kortuŝan 90-minutan radioelsendon, kiun dissendis multaj germanaj radiostacioj.