Juan Valdez [ĤŬAN balDES] estas rolulo kaj varmarko kiu identigas la kafon el Kolombio. Ĝi estis kreita de la agentejo Doyle Dane Bernbach (DDB) en 1959 pro mendo de la Federación Nacional de Cafeteros (FNC) cele al reprezentado de pli ol 500 000 kolombiaj kafproduktitstoj kaj ties familioj.

Juan Valdez
fikcia homo • reklama rolulo
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Originala nomo Juan Valdez
Sekso vira
Okupo terkultivisto
vdr
Juan Valdez estas unu el kafvendaj entreprenĉenoj plej gravaj en la mondo.[1]

Keil rolulo kaj kiel varmarko, Juan Valdez iĝis reklama kaj rekona mejloŝtono, ĉar malmultaj markoj kreitaj kaj disvastigitaj fare de agrikulturaj produktistoj atingis nivelojn similajn de disvastigo kaj rekono. Montrante Juan Valdez, lian mulinon (Conchita [konĈIta]) kaj la montojn de kolombiaj Andoj fone, la celo de la logoo estas identigi kaj garantiir la distribuadon de la markoj kiuj reprezentas la kafon 100% kolombia.

En 2002, la FNC lanĉis la franĉizon de kafovendejoj Juan Valdez. Ĝi havas pli ol 200 lokalojn en Kolombio kaj en aliaj landoj de Ameriko, Eŭropo kaj Azio.

La rolulo estis ludita historie de aktoroj José Duval, inter 1959 kaj 1969, kaj Carlos Sánchez, inter 1969 kaj 2006 kaj ekde tiam de la kafproduktisto Carlos Castañeda Ceballos.

Notoj redakti