Juan de Tolosa estis hispana konkistadoro de eŭska deveno kiu estis parto de la unua tajdo de konkistadoroj kiuj alvenis al Nova Hispanio post la konkero de Tenoĉtitlano. Tolosa estis agnoskita kiel unu de la fondintoj de Zacatecas, ĉar li esploris en tiu teritorio.

Juan de Tolosa
Persona informo
Familio
Edz(in)o Leonor Cortés Moctezuma vd
Infanoj Isabel de Tolosa Cortés de Moctezuma vd
Profesio
Okupo esploristo vd
Aktiva dum 1548–1568 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monumento al Juan de Tolosa en la Fuente de los Conquistadores, en Zacatecas.

Li dekomence esploris eblojn trovi arĝenton en la areo. La 20a de januaro 1548 Juan de Tolosa kun Diego de Ibarra, Cristóbal de Oñate kaj Baltasar Temiño de Bañuelos faris la formalan fondon de tio kio nun estas la urbo Zacatecas, konata poste kiel la "Civilizanto de la Nordo". Tiu urbo estas nun agnoskita de UNESCO kiel kultura heredaĵo de la homaro.

Li edziĝis al Leonor Cortés Moctezuma, ekstergeedza filino de Hernán Cortés kaj la azteka princino Isabel Moctezuma.