Juda tombejo de Kiŝinevo

Juda tombejo de Kiŝinevo (rumane: Cimitirul Evreiesc din Chișinău) estas la plej granda siaspece en Moldavio. Ĝi situas en la ĉefurbo Kiŝinevo ĉe la stratoj Milano, 27 martie 1918 kaj Vissarion Belinski - do en la Buiucani-distrikto en la nordokcidento de la centro. Ĝin ĉirkaŭas muro kaj enirebleco estas nur tra ununura pordo.

Juda tombejo de Kiŝinevo
juda tombejo, tombejo [+]

LandoMoldavio
SituoKiŝinevo
- koordinatoj47° 2′ 7″ N, 28° 47′ 50″ O (mapo)47.0352777828.79722222Koordinatoj: 47° 2′ 7″ N, 28° 47′ 50″ O (mapo)

Juda tombejo de Kiŝinevo (Moldavio)
Juda tombejo de Kiŝinevo (Moldavio)
DEC
Juda tombejo de Kiŝinevo
Juda tombejo de Kiŝinevo
Map
Juda tombejo de Kiŝinevo
Vikimedia Komunejo:  Jewish cemetery in Chișinău [+]
vdr
La tombejo en februaro 2015
Ĉeenireja tabulo

Historio redakti

 
Sinagoga ruino surtombeje

Pli ol 20 miloj da tomboŝtonoj[1] estis konservitaj. Parto de la malnova juda tombejo estis detruita en 1958 por konstrui vojon. Alia parto estis forigita en 1961 por krei parkon kaj tenisejon.[2]

La tomboj konsistas el foje komplekse ornamitaj ŝtonslaboj kaj steleoj, kelkaj el kiuj estas kovritaj kaj ĉirkaŭitaj metalbarilo aŭ metalkaĝe. Aliaj tomboj staras apudege estante superkreskitaj de arbustoj. La areo estas dividita en diversaj sektoroj, kiujn oni povas atingi per ĉefaj vojoj. Kelkaj padoj en la meza areo estas hodiaŭ preskaŭ ne plu traireblaj.

La tomboŝtonoj portas surskribojn en la lingvoj jida, la rusa, la hebrea aŭ la rumana; multaj havas gravuritan portreton de la mortinto. La plej malnovaj tomboŝtonoj originas de 1820, multaj de la mezo de la 20-a jarcento. La tombejo daŭre estas uzata fare de la juda komunumo. Ekde 2002 komenciĝis restaŭradoj financataj fare de la Fondaĵo Dor le Dor, i.a. estu restarigitaj falintaj tomboŝtonoj forigata trudherboj.

Alia tombejo en Kiŝinevo kun judaj tomboj nomiĝas Tombejo Sankta Lazaro aŭ (neoficiale) Doya-tombejo. En ĉi tiu plej granda tombejo en la lando, kun areo de 200 hektaroj, 21 el 268 sektoroj estas rezervitaj por mortintaj judoj. Estas tie entute 11 000 judaj tomboj.[3]

Sinagogo kaj pogrommemoro redakti

 
Pogrommonumento sur bildkarto de 2003

La plej okulfrapa konstruaĵo estas la ruinoj de la iama tombeja sinagogo el la 19-a jarcento. Ĝi estas kaŝita sub arboj sudoriente de la enirejo proksime de la ekstera muro. La tegmento kolapsis, dum la pluviva centra kupolo estas apogita per kvar masivaj centraj kolonoj super tamburo. Apudas memormonumenoto pri pogromoj de Kiŝinevo de 1903 kaj 1905 kaj la tombo de la grava besarabia rabeno Leib Yehuda Tsirelson.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti