Juda tombejo de Sondershausen

La Juda tombejo de Sondershausen (germane: Gedenkstätte Jüdischer Friedhof) estas memorigloko en Sondershausen, Germanio, situante malantaŭ la aleo Possenallee.

Juda tombejo de Sondershausen
juda tombejo [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoSondershausen
- koordinatoj51° 21′ 40″ N, 10° 52′ 11″ O (mapo)51.361210.8697Koordinatoj: 51° 21′ 40″ N, 10° 52′ 11″ O (mapo)

Juda tombejo de Sondershausen (Turingio)
Juda tombejo de Sondershausen (Turingio)
DEC
Juda tombejo de Sondershausen
Juda tombejo de Sondershausen
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Juda tombejo de Sondershausen
Vikimedia Komunejo:  Jüdischer Friedhof (Sondershausen) [+]
vdr
Jüdischer Friedhof von Sondershausen

Historio redakti

Ĉe la rando de la monteto Spatenberg, laŭlonge de la aleo Possenallee suden, troviĝas grava juda tombejo. Ĝi aranĝitis en 1699 kaj estas impona areo kiu montras la iam riĉan judan vivon en Sonderhausen kaj en Turingio. Danke al elfosadoj faritaj en 1998/99 oni povis pruvi la ekziston de mezepoka mikveo el la 13-a jarcento. Ĝi troviĝas en la kelo de la galerio de la Kastela galerio atestante ke jam antaŭ la urbigo de Sondershausen floris juda komunumo surloke. Ekde la komenco de la 19-a jarcento la komunumo tre kreskis. En la plej malnova parto de la tombejo estis tomboŝtonoj el la 18-a jarcento starantaj sen ordo kaj estantaj en eosta direkto. En 1885/85 la tombejo oriente pligrandigitis. La lasta tomboŝtono datumas de 1937, la lasta entombigo estis en 1939. Sume ekzistas hodiaŭ ankoraŭ 180 tomboŝtonoj.

Post la Dua mondmilito oni longe ne tro interesiĝis pri la tombejo. Nur en 1988 memorigŝtonon oni starigis por la dum la nacisocialisma reĝimo murditaj judaj kuncivitanoj. Protektinda monumento la tuto estas ekde 1998.

Fonto redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 202-203

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti