Juda vivo en Sondershausen

En Sondershausen en Germanujo juda vivo atesteblas de pli ol sep jarcentoj jam. Tion klarigas eĉ hodiaŭ la mikveo de ĉ. 1300 kaj la juda tombejo de Sondershausen, kiu aranĝitis en 1699.

Juda tombejo de Sondershausen

HistorioRedakti

Juda vivo mezepokeRedakti

El tiu ĉi tempo malmulto konatas: ja vivas judoj en Sondershausen sendube dum la mezepoko, en urbo kiu ĵus estis ricevinta la urbajn privilegiojn ĉ. la jaro 1300. Atestas tion mikveo kiu troviĝis ĉe la orienta periferio de la urbocentro. Surloke ĝi ne estis parto de juda banej sed de privata domo kiu poste iĝis parto de la ĉirkaŭfortikaĵo. Sekve dedukteblas ke la juda komunumo ne estis tre granda. Kie entombigitis la mortintoj malkonatas ĝis hodiaŭ.

Post la furiozo de la pesto ĉ. la jaro 1348 la destino de la judoj klaris. Persekutoj ekde Suda Francio tra la urboj de ĉe Rejno ankaŭ venis al Turingio, parte eĉ jam antaŭ la epidemikatastrofoj. Oni ekz. akuzis la judojn pri venenigo de la putaj akvoj kaj pri la kolerigego de Dio. Pogromo propesta fariĝis en 1349 dum kiu ĉiuj judoj aŭ mortigitis aŭ forpelitis.

Instalo de nova komunumo ĉ. 1700Redakti

 
Princo Christian Wilhelm, protektanto de la judoj en Sondershausen
 
Interno de la sinagogo de Sondershausen

Nur ekde la fino de la 17-a jarcento redokumenteblas juda vivo reviviĝinta. Tio ŝuldiĝas al grafo Kristiano Vilhelmo (Schwarzburg-Sondershausen) kiu iĝis princo en 1697. Tiukonekse li klopodis fari siajn kortegajn aferojn en maniero digna je princo. Pro tio li ankaŭ dungis judon kiu helpu peri monsumojn kaj maloftajn artikolojn; Kristiano Vilhelmo venigis judajn komercistojn sub alogaj kondiĉoj, por ke li mem ĉiam havu je dispono sufiĉe da varoj kaj impostoj.

Ekde 1695 la judoj ricevis statuson de protektotuloj. Pro tio ili devis ĉiujare pagi protektomonon por plia restadorajto kaj estis submetitaj al specialaj leĝoj. La juda tombejo tiama faritis longe ekster la tiama urbomuroj fare de la protektĝuanta judo Alexander Cantor en 1699. Ĝis la estingo de la juda komunumo dum la nazia tempo ĝi funkciis; hodiaŭ ĝi flegatas kiel grava kultura heredaĵo.

Emancipiĝo dum la 19-a jarcentoRedakti

Kiel protektotaj civitanoj la judoj de Sondershausen estis submetitaj al speciala leĝaro, do ne tute egalaj al la resto de la enloĝantaro. Sed post la aniĝo de la Duklando Schwarzburg-Sondershausen je la Germana Federacio kaj la ideo de konstitucifaro komenciĝis ekde 1815 paŝon post paŝo la civitana egaligo dela judoj. Tamen nur en 1848 la novaj reguloj vere efektiviĝis sur ĉiuj kampoj. Sekve ekis floro de la judoj; ĝis la 19-a jarcento nur malmultaj judoj estis loĝantaj tie sed jam en 1871 ilia nombro estis de 149 homoj. La tombejo iĝis malsufiĉe ampleksa kaj necesis akiri apudan montĝardeneton. Ankaŭ sinagogo iĝis neprirezignebla. En 1826 ĝi konsekritis en malantaŭa korto kiu povis eniriĝi disde domo de ĉe Bebra-strato. Meze de la 19-a jarcento alproprigo socia de la judo la nedjudeco pli kaj pli videblas kaj parto de la tombosthono estas kun enskribo en la germana lingvo.

Estingo de la komunumo judaRedakti

Kontraŭjudismo jam post la Unua mondmilito pli kaj pli senteblis kaj post la potencakiro de la nazioj la teroro kulminis. Dum la Kristala nokto ja malsanktigo kaj profanado okazis, sed ne bruligo pro la troa proksimeco de framskeletaj domoj en la ĉirkaŭaĵo. En 1943 oni ekofertis la tombejon kiel terenon kultivotan kio ĝis la fino milita tamen ne plu realiĝis. La sinagogon finfine detruis la bomboj de la Aliancanoj. La restaĵoj malkonstruitis kun aliaj kadukaj domoj en la tempo de GDR en la 1960-aj jaroj.

EĥojRedakti

 
Kastelmuzeo de Sondershausen kun juda sekcieto

En niaj tago ne plu juda vivo estas, tamen oni ja fieras pri la kultura heredo tia. Kiam oni konstruis la magazinego "Galerie am Sĉlossberg" oni faris elfosadoj en la jaro 1999-a dum kiuj oni malkovris la mikveon el la mezepoko kaj la fundamentaj muroj sinagogaj. La banejo enkorpigitis subtere en la aĉethalegon kaj ja viziteblas post antaŭa sinanonco en la Kastelmuzeo. Ŝtona memorigŝtono en la Bebra-strato repensigis onin je la sinagogo. Aliaj detaloj memkompreneble lerneblas en sekcio aparta de la Kastelmuzeo.

LiteraturoRedakti

  • Informoj en la Kastelmuzeo
  • Bettina Bärnighausen: Die Mikwe von Sondershausen.Sondershausen 2003.
  • Nathanja Hüttenmeister: "Der Jüdische Friedhof von Sondershausen." Che: Juden in Schwarzburg. Sandstein, Dresden 2006.
  • Jüdisches Erbe in Nordthüringen. Stadt Sondershausen, Touristeninfo Nordhausen und Mühlhausen, Sondershausen.
  • Bettina Bärnighausen (red.): Juden in Schwarzburg. Sandstein, Dresden 2006, ISBN 3-937602-74-7.

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jüdisches Leben in Sondershausen en la germana Vikipedio.