Judiŝtiro
En la hinda epopeo Mahabarato, la reĝo Judiŝtiro (Iudhisthira) estas la pli aĝa filo de la reĝo Panduo kaj la reĝino Kunti.
Judiŝtiro | |
---|---|
homo eble fikcia | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Panduo |
Patrino | Kunti |
Gefratoj | Arĝuno • Karna • Bimo • Nakulo • Sahadevo |
Edzo/Edzino | Draŭpadi • Devika |
Li estis reĝo de Hastinapuro kaj Indraprasto, kaj «imperiestro de la mondo».
Li estas la ĉefa rolulo de la milito de Kurukŝetro, kaj pro devoteco kaj moralo, estas konata kiel Darmaraŝo (‘la reĝo de la religio’).