Kuntio

(Alidirektita el Kunti)

Kuntio (sanskrito : कुंती Kuṃtī) estis la patrino de la tri pliaĝaj panduidoj, edzino de la raĝo Panduo kaj reĝino de Hastinapuro laŭ la barata epopeo Mahabarato. Ŝia historio estas ankaŭ rakontita en la Bagavata Purano, kie ŝi parolas pri la filozofio de devoteco al Kriŝno, konita kiel Bhakti Jogo. Kuntio estas vidata kiel figuro de granda graveco en multaj hinduismaj tradicioj kaj speciale, por la adorantoj de Kriŝno (Viŝnuismo).

Kuntio
mita persono
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso ina
Patro Shurasena
Edzo/Edzino Panduo
Infanoj BimoArĵunoJudiŝtiro • Karna
vdr
Kuntio kaj Panduo.