Julia V. de Rocafull

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Julia V. de ROCAFULL (naskiĝis 1899 - mortis la 24-an de decembro 1993) estis UEA-delegito apud Bonaero.

Julia V. de Rocafull
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1899 (1899-01-01)
en Katalunio
Morto 24-an de decembro 1993 (1993-12-24) (94-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi naskiĝis en Katalunio kaj kiel knabino vidis Zamenhof en la Barcelona UK (1909). Plurjardeka prizorganto de la landa libroservo, ofta kursestro, ŝi estis "avino de la movado", unu el la plej konataj kaj - ĝis la fino de sia vivo - plej aktivaj e-istoj en Argentino.