Juliobriga (latine, Iuliobriga, laŭ nomo de imperiestro Gajo Julio Cezaro Aŭgusto) estis la plej grava urbo el 9 romiaj urboj fonditaj en Kantabrio.[1] Ĝi apartenis al romia provinco Hispania Tarraconensis.

Juliobriga

Domo Casa de los Morillos

Domo Casa de los Morillos
setlejo • Roman city • arkeologia loko
Civilizo Romio
Uzado urbo
Epoko 3-a jarcento
Pozicio
Lando  Hispanio
Urbo Retortillo
Alto 917 m.s.m.
Koordinatoj 42° 59′ 12″ N, 4° 6′ 44″ U (mapo)42.986666666667-4.1122222222222Koordinatoj: 42° 59′ 12″ N, 4° 6′ 44″ U (mapo)
Dimensioj
Areo 20000 m²
Administrado
Vizitebla jes
Juliobriga (Hispanio)
Juliobriga (Hispanio)
DEC
Juliobriga
Juliobriga
Map
Juliobriga
vdr

La urbo konsistis el pli ol 20 hektaroj, sur monteto alta je 917 metroj, en la vilaĝo Retortillo (municipo Campoo de Enmedio). La loko situas en la valo Campoo, en la ena parto de Kantabrio, inter la marbordo de la Kantabra Maro kaj la Norda Altebenaĵo. De ĝi oni povis enŝipiĝi en la mara haveno Portus Victoriae Iuliobrigensium, fondita en la jaro -19, je la fino de la Kantabraj militoj. Kelkaj spertuloj opinias, ke tiu haveno estis en la nuna Golfo de Santandero, sed aliaj konsideras, ke ĝi estis en la nuna Santoña.

Referencoj redakti

  1. De la tiama Kantabrio. Tio estas, oni ne enkalkulas la urbojn Flaviobriga (nuna Castro Urdiales) kaj Amaya (jam ekzistanta urbo-fortikaĵo), kaj oni enkalkulas lokojn, kiuj nun estas en Asturio kaj Kastilio kaj Leono.

Eksteraj ligiloj redakti