Campoo de Enmedio estas municipo en Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles. Ĝi limas norde kun Santiurde de Reinosa, oriente kun Campoo de Yuso kaj Las Rozas de Valdearroyo, okcidente kun Hermandad de Campoo de Suso, sude kun Valdeprado del Río kaj Valdeolea kaj, ĝi tute ĉirkaŭas la municipon Reinosa. La municipa teritorio estas trafluata de la riveroj Híjar kaj Ebro.

Campoo de Enmedio
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39200
Demografio
Loĝantaro 3 763  (2023) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 59′ N, 4° 9′ U (mapo)42.981666666667-4.1472222222222Koordinatoj: 42° 59′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 855 m [+]
Areo 91,05 km² (9 105 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Campoo de Enmedio (Kantabrio)
Campoo de Enmedio (Kantabrio)
DEC
Campoo de Enmedio
Campoo de Enmedio
Situo de Campoo de Enmedio
Campoo de Enmedio (Hispanio)
Campoo de Enmedio (Hispanio)
DEC
Campoo de Enmedio
Campoo de Enmedio
Situo de Campoo de Enmedio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campoo de Enmedio [+]
vdr
Municipa teritorio de Campoo de Enmedio, sude de Kantabrio kaj ĉirkaŭ la municipo Reinosa.

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed pro la industria kerno de Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj. En la areo estas multaj atestiloj de historio kaj pri naturo la ĉefa altiraĵo estas la Akvorezervejo de Ebro.

Heredo redakti

Estas kvar havaĵoj de kultura intereso en tiu municipo, nome la jenaj:

  • Colegiata de San Pedro, en Cervatos, monumento.
  • Preĝejo de Santa María, en Retortillo, monumento.
  • Romia urbo Juliobriga, en Retortillo, arkeologia zono.
  • Kastrumo Las Rabas, en Celada Marlantes, arkeologia zono.

Demografio redakti

La totala loĝantaro de la municipo estas ĉirkaŭ 4 000 loĝantoj, kio faras ĝin la municipo de la komarko Campoo-Los Valles plej loĝata, nur malantaŭ Reinosa. Precize la plej parto de la loĝantaro loĝas ĉirkaŭ Reinosa, en lokoj kiel Matamorosa kaj Nestares. La ceteraj loĝlokoj estas multe pli malgrandaj kaj oni povas vidi tendencon laŭ kiu la malplej loĝataj loĝlokoj estas precize tiuj plej malproksimaj de la menciita urba kerno. Ĉiuokaze male al la ceteraj loĝlokoj de la areo, tiu ĉi municipo akiris ĝenerale loĝantaron dum la 20-a jarcento, ĉirkaŭ milon da personoj.

 
Preĝejo de San Cipriano en Bolmir.
 
Cervatos.

La 3757 loĝantoj (en 2017) de Campoo de Enmedio estas jene distribuataj:

  • Aldueso, 16 loĝ.
  • Aradillos, 31 loĝ.
  • Bolmir, 227 loĝ.
  • Cañeda, 106 loĝ.
  • Celada Marlantes (en la foto de la tabelo), 32 loĝ.
  • Cervatos, 60 loĝ., dise en la kvartaloj San Pedro (59 loĝ.) kaj Sopeña (1 loĝ.).
  • Fombellida, 18 loĝ.
  • Fontecha, 32 loĝ.
  • Fresno del Río, 178 loĝ.
  • Horna de Ebro, 47 loĝ. el kiuj 21 estas en la kvartalo Sierra.
  • Matamorosa (Capital), 1514 loĝ.
  • Morancas, 3 loĝ.
  • Nestares, 1062 loĝ.
  • Requejo, 319 loĝ.
  • Retortillo, 102 loĝ., el kiuj 23 estas en la kvartalo Quintanilla kaj 18 en Villafría.
  • Villaescusa, 55 loĝ.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti