Sankta Petro de Cervatos

Sankta Petro de Cervatos estas katolika templo de romanika stilo en Cervatos, en la orienta pinto de la Sierra de Híjar kaj en la municipo Campoo de Enmedio (Kantabrio, Hispanio). Ĝi estis konstruita en la 12-a jarcento.

Sankta Petro de Cervatos.
Absido de Sankta Petro de Cervatos.

Ĝi estas Havaĵo de Kultura Intereso, elstara romanika monumento karakterizita per la erotaj kaj seksaj motivoj de siaj modilonoj. La preĝejo estas sur la plej alta pinto de la vilaĝo, kien oni aliras laŭ strato pavimita per rondoformaj ŝtonetoj. La konstruaĵo estas de unusola navo kun absido, pordego, triparta prisma turo kaj diversaj dependaĵoj en la norda sektoro: sakristio, kapeloj de Kristo kaj baptejo. Plej rimarkinda estas la ornama skulptaĵaro, ekzemple en timpano, lintelo kaj kapiteloj. Oni kombinis vegetalajn ornamojn, kun scenoj de la Biblio kaj religiaj temoj kun plej erotaj montraĵoj de romanika stilo. Ankaŭ interne estas gravaj skulptaĵoj kaj pentraĵo.

Skulptaĵoj super la pordejo. Oni notu la erotajn elementojn.
Skulptaĵoj super la pordejo. Oni notu la erotajn elementojn.

Bibliografio redakti