Campoo-Los Valles

Campoo-Los Valles (aŭ simple Campoo) estas komarko en sudo de Kantabrio (Hispanio), en la alta parto de la Ebra baseno.

Campoo-Los Valles
Lando  Hispanio
Provinco Kantabrio
Ĉefurbo Reinosa
Municipoj 11
Areo 1012,09 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
20 520 loĝ.
20,27 loĝ./km²
Campoo en Kantabrio.
vdr

En Kantabrio komarkoj ne havas proprajn sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj, kaj tial komarko-divido restas pli kultura aŭ geografia ol administra.

Geografio redakti

La plej alta loko estas la pinto Cuchillón (2.225 m super marnivelo), kaj la plej malalta estas Pesquera (560 m).

Municipoj redakti

La komarka ĉefurbo estas Reinosa, je 850 m. La komarko ampleksas jenajn municipojn:

Historio redakti

Origine, laŭ en la registro Libro de Merindades (tio estas, registro de komarkoj) de Kastilio (ĉirkaŭ 1352), la komarko de Aguilar de Campoo enhavis vilaĝojn de la sudo de la nuna Kantabrio, same kiel de la nordo de provincoj Palencio kaj Burgoso. Ties ĉefurbo estis samnoma Aguilar de Campoo (en Palencio), kiu ankaŭ estis ĉefurbo de la vasta Markizlando de Aguilar de Campoo. Poste la ĉefurbo estis translokita al Reinosa, kiu plu havas tian statuson. Por la divido dise en malsamajn provincojn, la plej granda loĝloko en la "palencia Campoo" estas Aguilar de Campoo, kiu estas en pli granda kaj aparta palencia komarko Palencia Montaro.