Junkers F-13

(Alidirektita el Junkers F13)
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

La Junkers F 13 (interna Junkers-a nomumo: J 13) estis la unua tutmetala aviadilo de la civila aertrafiko. Direkte post la unua mondmilito, Hugo Junkers donis taskon al la kunlaborantoj konstrui, evoluigi pasaĝeran aviadilon tute el metalo. Oni uzis por la strukturo vinktitan duraluminion.

Junkers F 13 en Germana Muzeo

La F 13 estis unumotora subflugila aviadilo, kiu kapablis liveri 4 pasaĝerojn en fermita kabino. La seria modelo estis ekipita per remburitaj sidejoj kaj komfortaj korboseĝegoj, ĝi havis hejtan sistemon kaj internan lumigadon. Ambaŭ pilotoj sidis en malfermita kabino (pli poste aperis la fermitaj pilotkabinoj).

La aviadilo estis tute evoluigita por la civila aertrafiko, armea uzebleco ne havis rolon. Post la unua flugo je la 28-a de junio 1919 en Dessau per la piloto Emil Monz kaj spite al kelkaj rekordflugoj, en Germanio regis nenia intereso pri la nova aviotipo, tiel la "Junkers Flugzeugwerke A.G." la unuan serian modelon de F 13 vendis la 29-an de oktobro 1919 al John M. Larsen en Usono. El tio evoluis la "Junkers-Larsen Aircraft Corporation" kun sidejo en Novjorko, kiu entrepreno plenkonstruis la – en kestoj – alliveritajn F 13. Larsen liveris ankaŭ du aviojn kiel JL6 (hidroplano) al la suda mararmeo.

Simila kunlaboro okazis en Fili de Sovetunio, kie la F 13-ojn uzis la tiea aertrafika asocio Dobroljot.

Oni produktis entute ĉirkaŭ 330 F-13, el kiuj 110 estis vendita en Germanio.

La motora povumo de la aviadilo kreskis laŭpaŝe de 118 kW ĝis je 420 kW, por plenumi la novajn merkatajn postulojn pri pli granda trafika rapido kaj pli granda fluglongo. Oni produktis grandan nombron de diversaj tipoj.

Teknikaj datenoj

redakti
  • Enverguro ĉirkaŭ 14,82 m
  • Longo ca. 9,60 m
  • Alto ca. 4,10 m
  • Rapido (lastfoje) ĉirkaŭ 170 km/h

Bildoj en vikipedio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti