Krampo (fiksilo)

(Alidirektita el Vinkto)
Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Krampo.

Krampo, vinktoagrafo estas U-forma metalpeco, kutime el kupritazinkita ŝtalo. La krampo ligas inter du aŭ plurajn paperfoliojn aŭ similajn.

Paperkrampoj por enoficeja uzo
Uzitaj paperkrampoj viditaj de ambaŭflanke

Necesas krampilo por ligi la foliojn. Kelkaj krampiloj ebligas ankaŭ fikson de folioj survanden, surmuren aŭ sur specialajn afiŝtabulojn.

Ekzistas malkrampiloj por malfiksi krampojn, sed postrestos du truoj en ĉiu folio.

Specialaj krampoj kaj krampiloj ekzistas por

  • fabriki kestojn el kartonoligno
  • uzo en konstruado, pri tio laŭ Francisko Azorín krampo estas Metala peco, kun unu aŭ ambaŭ ekstremoj anguligitaj k. akrigitaj, por forte kunigi, fiksi du aĵojn.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana krapfo (hoko). Kaj li aldonas la terminon krampi, por kunigi per krampo du lignaĵojn, du ŝtonojn, k.c.[2]
  • kunligi randojn de vundo en medicino; prapopoloj jam uzis kapojn de mordintaj formikoj kiel vundo-krampoj

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 119.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti