Junularlaborejo Torgau

La Junular(pun)laborejo Torgau (germane Geschlossener Jugendwerkhof Torgau) estis prizona laborejo por malfacilaj junuloj en Torgau, Germanujo (Fischerdörfchen nr 15). Ĝi estis - inter la aliaj junularlaborejoj de GDR - la plej severa kaj la ununura sub vere malliberejaj kondiĉoj. Ĝi ekzistis inter 1964 kaj 1989 kaj havis pli ol 4000 loĝantoj. Hodiaŭ ĝi estas memorigloko.

Memorigloko Geschlossener Jugendwerkhof Torgau
Administradejo kun la ekspozicio

Priskribo redakti

La torgau-a institucio estis, tute oficiale, fina stacio por alie ne "edukeblaj", obstinaj kaj malobeemaj junuloj. Laŭleĝe ĝi akceptis nur personojn inter 14-18 jaroj por la maksimuma daŭro de duona jaro. Kialoj por aresto estis plurfoja kontraŭstaremo en aliaj junularlaborejoj respektive specialaj infanhejmoj. Laŭ difino temis pri rifuzo labori kaj instruadfrekventi aŭ pri kritiko de la socia sistemo de komunisma GDR. Tio lasta estis tre nebula, etendebla paragrafo.

La sendado tien ĉi iĝis post peto de la estro de la ĝistiama institucio rekte ĉe la Ministerio pri popola edukado en Berlino. Neniu junulo venis al Torgau pro juĝa decido, kvankam ĝi ja similis al vera prizono aŭ eĉ superis malliberejojn. Malkaŝita celo estis la rompo de ĉia ajn individueco. Ankaŭ ekstere ĝi prizonas kun altaj muroj, gvatturoj, lumĵetiloj, mordaj hundoj. Ĝia kapacito estis de 60 personoj, kiuj dividiĝis en du virajn grupojn kaj unu inan sekcion. Kontaktoj interseksaj neeblis. Regis soldataj kondutmanieroj kaj vere ĉio faritis engrupe. Ĉiuj tagoj estis organizitaj pedante precize. Punoj estis kaj edukiloj kaj timigiloj. La junularlaborejo servu kiel ŝokterapiejo. Ĝis hodiaŭ la plejmulto de la enkarcerigitoj suferas je psikaj aŭ eĉ fizikaj sekvoj de la internigado.

Historio de la domo redakti

  • 1901: konstruita kiel porsoldata arestejo kun juĝejaj salonoj
  • 1918: prizono tribunala
  • 1937: pligrandigo per ĉelo-sekcio
  • 1939-45: prizono tribunala kun ĉeloj de Gestapo
  • 1945 (septembro): arestejo por esploro de NKVD
  • 1948-63: prizono por junuloj
  • 1964 (majo): transpreno fare de la Ministerio pri popola edukado
  • 1990: transpreno fare de Treuhandanstalt
  • 1993: la parlamento de Saksio decidas instali memoriglokon
  • 1996: vendo al privata investanto, konstruo de loĝejoj ĉe la malantaŭaj partoj
  • 1997: fondo de la iniciativgrupo GJWH Torgau e.V.
  • 1998: inaŭguro de la memorigloko

Ekspozicio kaj aliaj memorigagadoj redakti

Daŭra ekspozicio dokumentas la hegemonistrukturojn severegajn de GDR en la kadro le edukado kaj prezentas kelkajn viktimojn de la orientgermana reeduksistemo. Prezentas ankaŭ aktualajn esplorrezultojn pri enhejma (puna) edukado de junuloj en aliaj eŭropaj landoj.

Laŭ peto faratas interparoloj kun okulatestantoj, filmprojekciadoj, projekttagoj, laborrondoj kaj seminarioj.

Mobila klerigservo eblas ankaŭ informadon eksterloke. Temas pri transportebla ekspozicio kaj diversaj prilabordosieroj. Ĉiuj servoj estas science akompanitaj.

Eksteraj ligiiloj redakti