Talara nobelaro

(Alidirektita el Jura nobelaro)

Jura nobelarotalara nobelaro, el la franca «noblesse de robe», estis tipo de nobelaro nome socia klaso aperinta en Francio el la 15a jarcento.

Ludoviko la 11-a, la "Reĝo Aranea", estis la franca mezepoka monarko kiu plej klopodojn faris por disvolvigi la reĝan aŭtoritatecon kontraŭ la noblesse d'épée (glava nobelaro), etendigante la vendadon de postenoj kiuj okazigis la nobeligon.

Historio redakti

Fine de la Mezepoko, post la fino de la Centjara milito kaj la epidemio de Nigra morto, la prestiĝo kaj la influo de la tradicia franca nobelaro (noblesse d'épée, «glava nobelaro»), grande malpliiĝis favore de la reĝa aŭtoritato. Por etendi ĝin al ĉiuj siaj teritorioj, la malfrumezepokaj monarkoj kiaj Ludoviko la 11-a ekkreis reĝan administracion centrigitan, por kio ili devis aboli multajn de la feŭdaj kaj senjoraj privilegioj kiuj ĝis tiam distingis ĉiun regionon de Francio. Samtempe, kaj pro la kreskanta influo kaj loka kaj internacia, ankaŭ la fiskaj necesoj de la reĝo de Francio kreskis, pro kio, same oni aprobis novajn impostojn aŭ oni transdonis la privilegion kolekti kelkajn el ili, la administracio de la monarko trafis novan formon enspezi per la kreado kaj vendado de publikaj postenoj je la servo de la reĝo.

Tiu politiko de vendado de postenoj estis ege uzata en la venontaj jarcentoj, kaj kreis novan privilegiitan socian klason, nome talara nobelaro, kiu ofte rezultis ege kosta laŭ la tempopaso ĉar la akiro de publika posteno je la servo de la reĝo transdonis nobelecon al la postenulo, kaj tiele ankaŭ serion de privilegioj kiaj la maldevigo pagi impostojn, kio faris la postenojn ege allogaj. La mendaro de publikaj postenoj ĉiam estis tre granda, kio kondukis kelkajn monarkojn, kiaj Henriko la 3-aLudoviko la 13-a, al kreado de multaj pliajn publikajn postenojn ol necese, kun rezulta elspezo por la ŝtato laŭ la tempopaŝo.

Bibliografio redakti

  • Mousnier, R., La Plume, la fauçille et le marteau, Parizo, PUF, 1970.
  • Mousnier, R., La vénalité des offices sous Henri IV et Louis XIII, Parizo, PUF, 1971.
  • Parker, W., The Making of French Absolutism, Oxford, Oxford University Press, 1989.
  • Bonney, R., Political Change in France under Richeliue and Mazarin, Oxford, Oxford University Press, 1978.
  • Lublinskaya, A. D., French Absolutism: the Crucial Phase, 1620-1629, Cambridge University Press, 1968.