K'NEX (literuma variaĵo de connects) estas konstruludila sistemo inventita de Joel Glickman. Enmetita en Usonon en 1992 estas nune desegnita kaj produktita de K'NEX Industries Inc. de Hatfield, Pensilvanio, Usono. K'NEX estas en la sama ĝenro, kaj en konkurenco kun Lego, Fischertechnik, kaj Meccano.

K'Nex
varomarko vd
Dum 1997 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
Agokampo konstruludilo
TTT Oficiala retejo
vdr

Plej simila al Tinkertoy, la ludila konstrusistemo konsistas el interkroĉaj plastaj strioj, konektiloj, radoj, dentradoj, kaj aliaj komponantoj, kiuj povas esti pecigitaj kune por formi ampleksan varion de modeloj, maŝinoj, kaj arkitekturaj strukturoj. Malkiel Tinkertoy, tamen, K'NEX estas desegnita por pli aĝaj konstruantoj (5- al 12-jaraj).

La ludilo estis produktita kaj merkatigita en variaj vendejoj, same kiel per retejoj. K'NEX produktis variajn seriojn, edukajn ludilarojn, kaj modelojn konsistantajn el diversigitaj partoj, la lastaj el kiuj, inkludas partojn kaj instrukciojn specife pakigitaj por esti kunigitaj aŭ muntitaj en specifa modelo.

Eksteraj ligiloj redakti