K+R (kiss and ride), esperante "kisu kaj veturu" estas formo de kombinita transporto kun korenspodado de individua aŭtomobila transporto al publika amasa transporto. Kutime temas pri parkejoj apud stacidomoj, stacioj de metroo, aŭ apud finhaltejoj de tramoj. Kompare kun P+R tiu ĉi parkejo servas nur por mallonga halto, kutime por homoj, kiuj veturigas alian homon (ekzemple patro infanojn, edzo edzinon) per sia aŭto survoje. Tiuj ĉi personoj poste uzas publikan transporton por ilia sekva vojaĝo.

Trafiksigno por K+R en Ĉeĥio

Vidu ankaŭ redakti