Kálmán Dékáni

hungara, poste rumania hungara instruisto, bibliotekisto

DÉKÁNI Kálmán (de:ka:nii) estis hungara, poste rumania hungara instruisto, bibliotekisto naskita en Szováta la 26-an de novembro 1875 kaj mortinta en Nagysajó la 9-an de oktobro 1925.

Kariero redakti

Kálmán Dékáni kavigis diplomon (1900) kaj doktoriĝon (1903) en la Universitato de Koloĵvaro, ekde 1902 li instruis en la reformita ĉefgimnazio de Marosvásárhely, ekde 1915 li estis bibliotekisto de la grandbiblioteko de la kolegio kaj ĉefbibliotekisto de la Biblioteko Teleki. En 1912 li havigis kvalifikon de privatprofesoro en la universitato de Koloĵvaro pri la fontoj historiaj de la mezepoka hungara historio. Li redaktis en 1903–04 la gazeton Székelység, en 1920–21 la revuon Zord Idő. Li ludis gravan rolon en la organizado de la literatura vivo en Transilvanio post 1919.

Verkoj redakti

  • Ocskay László (Marosvásárhely, 1903);
  • A bécsi képes krónika (Kolozsvár, 1915).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon