Károly Kossovich
Károly Kossovich [kAroj koŝoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kossovich Károly estis hungara juristo, fakverkisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1838).
Károly Kossovich | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1803 en Ivanka pri Nitre | ||||
Morto | 19-an de junio 1841 (37-jaraĝa) en Nitro | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Károly Kossovich [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1803 en Hungara reĝlando en Ivánka (nuntempa Ivanka pri Nitre en Slovakio). Li mortis la 19-an de junio 1841 en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio).
Biografio redakti
Károly Kossovich frekventis universitaton en Pozsony, kie li ricevis diplomon pri juro en 1824. Li partoprenis en la "longa" parlamento (1825-1827) kiel skribisto departementa, dume en 1826 li iĝis ankaŭ subnotario de Nyitra (reĝa departemento) ĝis 1837. Poste li okupiĝis nur pri verkado.
Verkaro (elekto) redakti
- Alapállítások s következtetések laŭ verko de Montesquieu
- Fenyítő törvényszerzés (ne finfarita)
- A műipar és kereskedelem hajdani állapotáról Magyarországon (1837) - premiita verko
- Az ősi javakról (1838) - premiita
- Az ipar és kereskedés története Magyarországon, a XVI. század elejéig (Historio de la industrio kaj komerco en Hungarujo ĝis komence de la 16-a jarcento)