RÁTKAI Károly estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto naskita la 4-an de decembro 1895 en Szászváros kaj mortinta la 20-an de februaro 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rátkai doktoriĝis pri filologio en Debreceno. Li fariĝis ĵurnalisto en Miŝkolco ĉe la gazeto Reggeli Hírlap. En 1922 li alvenis al gazeto 8 órai Újság, poste en 1923 al Esti Kurir de Budapeŝto. En 1937 li transprenis la redaktadon de tiu ĵurnalo. En marto 1944 la germanoj forportis lin al koncentrejo Mauthausen-Gusen. Post reveno en 1945/1946 li estis kunlaboranto de Kis Újság, poste de Szabadság. En 1948 li iĝis respondeca redaktoro de la gazeto Fővárosi Közlöny kaj gvidanto de la presarsekcio de Budapeŝto.

Verkoj ĉefaj redakti

  • A két torony, memoroj (1946).