Károly Vass [kAroj vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass Károly estis hungara kameraisto. Lia nomo en Germanio estis Karl Vash [vaŝ].

Károly Vass
Persona informo
Naskonomo Vass Károly
Naskiĝo la  20-an de junio 1896(nun 1896-06-20)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 3-an de oktobro 1953
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kameraisto • ĉefkameraisto
vdr

Károly Vass [1] naskiĝis la 20-an de junio 1896 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Ropcsa?), li mortis la 3-an de oktobro 1953 en Budapeŝto (laŭ alia informo la mortotago estas la 27-a).

Biografio redakti

Károly Vass post la mezlernejaj jaroj eklaboris en Germanio en filmproduktejo en 1913. Baldaŭ li laboris ankaŭ en sia naskiĝlando. Depost la 1-a mondmilito ĝis 1938 li denove laboris en Germanio. Hejmenveninta li apartenis al la plej konataj filmistoj. Komence de la nazia erao la germanoj trovis lin kaj devigis lin krei tre danĝeran militistan filmofotadon, tial li ŝokiĝis. La resaniĝo okazis en Svislando. Hejmenvojaĝinta post la 2-a mondmilito li trovis sian loĝejon bombardita. En 1950 li edziĝis, post 2 jaroj la hungara sekreta polico kaptis lin kaj laŭ la tiamaj kutimoj li estis kruele batita. Post la liberiĝo li mortis. Resume li filmis 80 filmojn.

Elektitaj filmoj redakti

  • Lili (1917)
  • Der Henker von Sankt Marien (germana, 1920)
  • Der Feldherrnhügel (germana, 1932)
  • Süt a nap (1938)
  • Sári bíró (1943)

Fontoj redakti