Kārlis

vira persona nomo

Kārlis estas latvalingva vira persona nomo.[1] Temas pri variaĵo de la persona nomo Karlo. Festotago en Latvio estas la 28-a de januaro.

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Kārlis Baumanis, ankaŭ nomata Baumaņu Kārlis (1835–1905), latva komponisto kaj poeto
  • Kārlis Ducmanis (1881–1943), latva advokato, eldonisto kaj diplomato
  • Kārlis Irbītis (1904–1997), latva aviadila konstruisto
  • Kārlis Kraujiņš, foje ankaŭ literumita Karlis Kraujinŝ (1879–1975), latva verkisto kaj esperantisto
  • Kārlis Mīlenbahs (1853–1916), latva pedagogo kaj filologo
  • Kārlis Skalbe (1879–1945), latva verkisto kaj poeto
  • Kārlis Skrastiņš (1974–2011), latva glacihokeisto
  • Kārlis Šteins (1911–1983), latva astronomo
  • Kārlis Ulmanis (1877–1942), latva politikisto
  • Kārlis Zāle (1888–1942), latva skulptisto, interalie kreinto de la Monumento de Libereco en Rigo

Notoj redakti