Kęstutis (nomo)

vira persona nomo

Kęstutis estas tradicia litova vira persona nomo. En la nuna Litovio ĝi estas relative populara, same kiel multaj aliaj tradiciaj litovaj nomoj el la historia pasinteco aŭ el la naciaj legendoj. Kompare al la landoj de ekzemple Okcidenta Eŭropo, kie ĉe junaj gepatroj multe pli furoras maltradiciaj nomoj el interesaj fremdaj landoj, ŝajnas ke multaj junaj litovaj gepatroj estas pli konsciaj pri la propra kultura pasinteco. La nomo "Kęstutis", kiu baziĝas sur la litova verbo " kęsti" (elteni suferojn, estis pacienca), rememorigas pri Kęstutis (12971382), grandduko de la mezepoka Litovio.