Kōfukuji

(Alidirektita el Kōfuku-ji)

Kōfukuji (興福寺) estas bikŝuejo, kiu estis unu el la sep grandaj bikŝuejoj ("Nantoshichidaiji") en Nara, Japanio, kaj estas la ĉefa sidejo de la budhisma skolo Hossō.

Kōfukuji
Historiaj Monumentoj de la antikva Nara
Monda heredaĵo

Orienta ora halo ĉe Kōfukuji.
Lando  Japanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iii, iv, vi
Fonto 870
Regiono** Azio
Geografia situo 34° 40′ 32″ N, 135° 50′ 22″ O (mapo)34.675555555556135.83944444444Koordinatoj: 34° 40′ 32″ N, 135° 50′ 22″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1998  (n.k. sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Japanio

Kōfukuji (Japanio)
Kōfukuji (Japanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Historio redakti

Kōfukuji devenas de templo starigita en la jaro 669 de Kagami no Ōkimi (鏡大君), la edzino de Fujiwara no Kamatari, por preĝi pri la resaniĝo de ŝia edzo. Ĝi origine estis en la kvartalo Yanashina en la provinco Yamashiro (nun Kioto). En 672 oni translokigis ĝin al Fujiwarakyō kaj en 710 oni translokigis ĝin al ĝia nuna loko, en la orienta parto de la ĵus konstruita ĉefurbo, Heijōkyō (nun Nara).

Kōfukuji estis la bikŝuejo de la klano Fujiwara kaj ĝi ĝuis prosperon kune kun la klano. Ĝi ne nur estis grava institucio por budhismo, sed ankaŭ por la imperia registaro.[1] Dank' al la ligo al la klano Fujiwara, la bikŝuejo restis grava kiam la ĉefurbo moviĝis al Heiankyō (nun Kioto), dum aliaj el la sep grandaj bikŝuejoj, kiel Tōdaiji, dekadencis.

La bikŝuejo estis plurfoje difektita kaj detruita de militoj kaj incendioj,[2] kaj ĝi estis ankaŭ plurfoje rekonstruita, sed kelkaj gravaj konstruaĵoj, kiel la tri oraj haloj, Nandaimon kaj la centra pordego, ne ekzistas nun. La rekonstruado de la ĉefa ora halo finiĝis en la jaro 2018.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. John Bowring, pp.218-219
  2. Turnbull, Stephen. (1998) The Samurai Sourcebook. Cassell & Co..