Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Laŭ Francisko Azorín kaŭliklo estas Trunketo, kiu eliras el la foliformaj ornamoj de la korinta kapitelo por formi volutojn.[1] Li indikas etimologion el la latina culiculis, el caulis (branĉo). [2] Tiele la kaŭlikloj estus iel evoluaĵo de la volutoj de la kapitelo de la Ionika ordo, kiuj en la Korinta ordo adoptas formon intermezan al la vegetalaj folioj, tio estas iom pli longecaj kaj kreskoŝajnaj.

Korinta kapitelo montrante klare du kaŭliklojn ambaŭflanke de la supra parto.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 109.
  2. Azorín, samloke.