Dukolora mielvorulo

(Alidirektita el Kaba mielvorulo)

La Dukolora mielvoruloKaba mielvorulo (Mellivora capensis), estas la nura specio en la subfamilio de musteledoj nome Melivorenoj kaj de ties nura genro Mellivora (mielvorulo). Ĝi estas indiĝena de Afriko, Sudokcidenta Azio, kaj la Hinda subkontinento. Spite sian nomon, tiu mielvorulo ne proksime similas al aliaj specioj de meloj, ŝajne similaj; anstataŭe ĝi montras pliajn anatomiajn similaĵojn al musteloj. Ĝi estas klasita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN pro sia etenda teritorio kaj ĝeneralaj adaptoj al medio. Ĝi estas esence karnomanĝanta specio kaj havas malmultajn naturajn predantojn pro sia dika haŭto kaj ferocaj defendaj kapabloj.

La inversa kontraŭlumo de la Dukolora mielvorulo faras ĝin videbla, avertante pri sia agresema temperamento, kaj ties akraj dentoj kaj ungoj; tia adapto estas formo de aposematismo.
מפת תפוצה
Arealo

Subspecioj redakti

En la mondo, ekzistas pluraj subspecioj kiuj estis nomitaj, kaj ili estas plejparte klasifikitaj laŭ la koloro de la felo kaj la specoj de felo:

  • Etiopa melo ( Mellivora capensis abyssinica )
  • Turkmena melo ( Mellivora capensis buechneri ) - pli granda ol la aliaj specioj
  • La Ĉada Mar Melo ( Mellivora capensis concisa ) - estas karakterizita per la foresto de blankaj haroj en la talia areo
  • Nigra melo ( Mellivora capensis cottoni ) - unika en sia nigra koloro sur la tuta korpo
  • Nepala melo ( Mellivora capensis inaurita )
  • Hinda melo ( Mellivora capensis indica ) - pli malgranda ol la aliaj specioj
  • Afrika melo ( Mellivora capensis leuconota ) - la supra areo estas kovrita per kremkolora felo kun nigra pinto
  • Araba melo ( Mellivora capensis pumilio )
  • Kenja melo ( Mellivora capensis maxwelli )
  • Makula melo ( Mellivora capensis signata ) - ĝia blanka koloro ĉe la bazo ŝanĝiĝas al kremnuancoj laŭ sia korpo
  • Persa melo ( Mellivora capensis wilsoni )
  • Kaba melo ( Mellivora capensis capensis )

Referencoj redakti

  • Ewer, RF (1973). The Carnivores. Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-8493-3.
  • Heptner, V. G.; Sludskii, A. A. (2002). Mammals of the Soviet Union. Vol. II, part 1b, Carnivores (Mustelidae) (PDF). Washington, D.C.: Smithsonian Institution Libraries and National Science Foundation. ISBN 90-04-08876-8.
  • Kingdon, Jonathan (1989). East African mammals, Volume 3 : an atlas of evolution in Africa. University of Chicago Press. ISBN 0-226-43721-3.
  • Pocock, R. I. (1941). Fauna of British India: Mammals Volume 2 (PDF). London: Taylor and Francis.
  • Rosevear, Donovan Reginald (1974). The Carnivores of West Africa. London: British Museum (Natural History). ISBN 978-0-565-00723-2.