Kabo Sankta Georgo
La Kabo Sankta Georgo estas la plej suda punkto en la insulo de Nova Irlando, Papuo-Nov-Gvineo. Ĝi donis la nomon por Batalo de Kabo Sankta Georgo, okazinta la 26an de Novembro 1943, inter Nova Irlando kaj Buka.
Kabo Sankta Georgo | ||
---|---|---|
kabo [+] | ||
Situo | Papuo-Nov-Gvineo | |
- koordinatoj | 4° 51′ 0″ S, 152° 52′ 37″ O (mapo)-4.85152.877Koordinatoj: 4° 51′ 0″ S, 152° 52′ 37″ O (mapo) [+] | |
Kabo Sankta Georgo | ||
Dum la Pacifika Milito la Japanoj uzis la kabon por kontroli la usonajn bombaviadilojn venintaj el Guadalcanal al Rabaul. La cementa bunkro konstruita de ili ankoraŭ estas tie.