Kakaro estas budhisma bastono kun ringoj originita en Barato, ĉefe uzita por preĝi[1][2] aŭ por batali.[3] La sonorado de la ringoj de la kakaro estas uzita por sciigi etajn estaĵojn (i.a. insektojn), ke venas marŝanto kaj ke ili devas moviĝi por ne esti akcidente surtretitaj, aŭ por forpeli danĝerajn bestojn. La sonorado ankaŭ estas uzita por sciigi domanojn, ke estas bikŝuo proksime.

Wakan Sansai Zue - Khakkhara.jpg

Kakaro povas havi aŭ kvar ringojn reprezentantajn la kvar noblajn verojn, aŭ ses ringojn reprezentantajn la ses perfektecojn, aŭ dek du ringojn reprezentantajn la dek du kaŭzojn kaj efikojn.

Fama portanto de la kakaro estas la bodisatvo Kŝitigarbo, kiu protektas infanojn kaj vojaĝantojn kaj estas ordinare reprezentita portanta kakaron en la dekstra mano.

NomojRedakti

Kakaro
Tradukoj de
खक्खर (Khakkhara)
Sanskrite खक्खर (Khakkhara)
Ĉine 錫杖 (Xīzhàng)
Japane 錫杖 (Shakujō)
Koree 석장 (Seokjang)
Tibete  འཁར་གསིལ། (’khar gsil)
Vjetname Thiền trượng 
  Terminaro de Budhismo  
vdr

Kakaro venas de la nomo de la bastono en Sanskrito, khakkhara (खक्खर), kiu signifas sonora bastono. Ĝi estas ankaŭ konata per ĝia nomo en la japana, shakujō (錫杖), kiu signifas stana bastono.

En la vjetnama, ĝi nomiĝas thiền trượng, kiu signifas Zena bastono.

ReferencojRedakti