Kŝitigarbo estas bodisatvo ĉefe kultita en Orientazia mahajana budhismo kaj estas kutime montrita kiel bikŝuo.

Kṣitigarbha (Sanskrito)

Sanskrite: क्षितिगर्ब बोधिसत्त्व, (Kṣitigarbha bodhisattva)
Sinhale විරූපාක්ෂ
Ĉine: 地藏菩薩
地藏菩萨
(Dìzàng Púsà)
Japane: 地蔵菩薩 (Jizō-bosatsu)
お地蔵様 (Ojizō-sama)
Koree: 지장보살 (地藏菩薩, Jijang Bosal)
Tibete: ས་ཡི་སྙིང་པོ་
sa yi snying po
Sa Yi Nyingpo
Mongole: Сайенинбу
Taje: พระกษิติครรภโพธิสัตว์
Phra Kasiti Khappha Phothisat
Vjetname: Địa Tạng Vương Bồ tát
Informoj
Adorata de: Mahajano, Vaĝrajano
vdr

La bodisatvo Kŝitigarbo estas konata pro sia voto responsi pri la instruado de ĉiu estaĵo en la ses mondoj inter la morto de la budho Gotamo kaj la ekapero de la budho Majtrejo, kaj ankaŭ pri sia voto ne atingi budhecon ĝis ĉiu infero malpleniĝu. Li estas do ofte rigardita kiel la bodisatvo de inferuloj, la gardisto de infanoj kaj patrono de forpasitaj infanoj kaj abortitaj fetoj en japana kulturo, kie li estas konata kiel Ojizō-sama (お地蔵様).

Li estas reprezentita kiel bikŝuo kun glorkrono ĉirkaŭ sia razita kapo, portante marŝbastonon kaj dezirgemon.

Nomo redakti

La nomo Kŝitigarbo venas de Kṣitigarbha en Sanskrito kaj povas esti tradukita kiel Tera Interno, Tera UteroTera Trezorujo.

Origino redakti

La historio de la bodisatvo Kŝitigarbo unue aperas en la Kṣitigarbha Bodhisattva Pūrvapraṇidhāna Sūtra, parolita de la budho Gotamo al sia patrino Majadevio en la paradizo de la tridek tri dioj.[1] La sutro estis tradukita el Sanskrito en la ĉinan de Śikṣānanda inter la jaroj 695 kaj 700.[2]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Chapter 1. The Sutra of Bodhisattva Ksitigarbha's Fundamental Vows (angle). Arkivita el la originalo je 2009-06-15. Alirita 2020-05-09.
  2. Buswell, Robert E., ed.. (2014) The Princeton Dictionary of Buddhism (angle). Princeton University Press, p. 448.

Bibliografio redakti

  1. Bays, Jan Chozen. (2002) Jizo Bodhisattva: Modern Healing and Traditional Buddhist Practice (angle). Tuttle Pub.. ISBN 978-0-8048-3189-5.
  2. Bays, Jan Chozen. (2003) Jizo Bodhisattva: Guardian of Children, Travelers, and Other Voyagers (angle). Shambhala Publications. ISBN 978-1-59030-080-0.
  3. Brooks, Anne Page (1981). "Mizuko Kuyō" and Japanese Buddhism, Japanese Journal of Religious Studies 8 (3/4), 119-147
  4. French, Frank G. (ed); Shi, Daoji (trans.)(2003). The Sutra of Bodhisattva Ksitigarbha's Fundamental Vows (地藏經), Sutra Translation Committee of the U.S. and Canada/The Corporate Body of the Buddha Educational Foundation Taipei, Taiwan, 2nd ed.
  5. Glassman, Hank (2012). The Face of Jizo: Image and Cult in Medieval Japanese Buddhism, Honolulu: University of Hawaii Press online review
  6. Moto-Sanchez, Milla Micka (2016). Jizō, Healing Rituals, and Women in Japan, Japanese Journal of Religious Studies 43 (2), 307-331
  7. Ng, Zhiru. (2007) The Making of a Savior Bodhisattva: Dizang in Medieval China (angle). University of Hawaii Press. ISBN 978-0-8248-3045-8.
  8. Visser, Marinus Willem de (1914). The Bodhisattva Ti-Tsang (Jizo) in China and Japan, Berlin: Oesterheld